
Bonvenon al Laborperejo!
La loko, kie Esperantistaj entreprenistoj renkontiĝas kun Verdaj profesiuloj, internacie!
Kio estas Laborperejo?
Laborperejo estas senpaga, sekura kaj privateco-respektanta servo por serĉi kaj afiŝi ofertojn, krei profilojn de firmaoj kaj prezenti vivresumojn sur uzantprofiloj. Kompreneble tio ne estas ĉio! Vi ekscios pri pliaj funkcioj post registriĝo, simple alklaku la suban butonon.
RegistriĝiPor kiu estas Laborperejo?
- Por labordonantoj, kiuj volas aldoni iomete da internacieco al siaj firmaoj.
- Por profesiuloj, kiuj revas labori en Esperantujo.
- Por rekrutistoj, kiuj serĉas spertulojn pri diversaj fakoj.
- Por Esperanto-asocioj, kiuj serĉas fervorajn volontulojn.
- Por studentoj, kiuj volas gajni sperton per eksterlandaj praktikoj.