Privateca Politiko
La jena dokumento priskribas kiajn informojn ni kolektas, kiel ni kolektas ilin kaj kiel vi povas ŝanĝi/forigi ilin.
Kolektataj datenoj
Informoj provizitaj de vi
Je registriĝo vi provizas al ni vian plenan nomon, loĝlokon, parolatajn lingvojn, retpoŝtadreson kaj pasvorton. Via nomo, loĝloko kaj parolataj lingvoj estos uzitaj por krei profilon.
Vi povas redakti vian profilon kaj memvole aldoni personan priskribon, vivresumon, profilbildon,serĉatan postenon, korespondan retpoŝtadreson, telefonnumeron kaj ligilojn al sociretejoj. Profilaj informoj estas videblaj de ĉiu.
Informoj aŭtomate kolektitaj
Je ĉiu ensaluto kreiĝas kuketo, malgranda dosiero en retumilo, kiu disponigas datenojn al servilo. La kuketo enhavas viajn ensalutajn infojmojn, kiuj ebligos la servilon aŭtomate ensaluti uzanton. Se vi elektas "Memori min", la kuketo daŭros 90 tagojn, se ne, ĝi foriĝos tuj post fermiĝo de retumilo.
Celo de kolektado
Viaj datenoj estas utiligataj nur por funkciado de niaj servoj, ekzemple ĉi tiu retejo aŭ retpoŝto-dissendado. Neniu el viaj datenoj estas vendataj al eksteraj liverantoj.
Servoj de eksteraj liverantoj
Ni uzas servojn de Amazon Web Services kaj Zoho por retpoŝto-dissendado. Notinde estas ke tiuj ĉi liverantoj ankaŭ pritraktas viajn datenojn.
Forigo aŭ ŝanĝo de informoj
Vi povas peti nin aktualigi viajn datenojn (ekz. retpoŝtadreson uzatan por ensaluti), forigi viajn datenoj (sen ajna kialigo), aŭ raporti ŝajnigon de vi, via firmao. Oni povas kontakti nin interrete per helpo@laborperejo.com.